Kial (…mi skribas)

Ĉi tiu aŭtobiografia eseo esploras kiel la aŭtoro ekverkis kaj kiomgrade tiu ĉi inklino jam evidentiĝis en lia infanaĝo kaj adoleskeco. La libro estas havebla kiel poŝlibro kaj kiel e-libro.

Mendeblas ĉe la librejo BoD, ĉe Amazon kaj en ĉiu librejo.


La demando

Almenaŭ unufoje en la vivo, ĉiu verkisto demandas kial li aŭ ŝi skribas. Mi trovis tian aserton plurfoje en artikoloj kaj komentoj, kaj certe ankaŭ en filologiaj lernolibroj. Sed ĉu tio vere estas la kazo?

Mi kredas ke la vero estas iomete malsama: ne la verkistoj mem elpensas tian demandon, eble bazitan sur iu interna neceso; ne, tute ne – ĉi tiun demandon levas aliaj, la socia ĉirkaŭaĵo, legantoj, amikoj kaj familio, ĵurnalistoj kaj la akademiuloj de literaturaj fakoj en universitatoj, kiuj volas trovi la impulson por verki aŭ la fonton de inspiro, kiu povas subite transformi alie respektindajn civitanojn en aŭtorojn.

La demando kial ŝajnas postuli pravigon. Sed pravigo por kio? Preskaŭ ŝajnas ke verkistoj devus esti vidataj kiel devioj ene de la socio, kiel outlaws, kiel nerespondecaj revuloj kaj frenezuloj. Nu, eble ni estas iom frenezaj, ĉar la praktikado de profesio, kiu plejofte postulas multan laboron sed ne enspezas multan monon (kaj garantias vivtenon nur al malmultaj elektitoj), fakte havas tre malmulte da rilato kun ekonomia pensado aŭ eĉ kun racio.

Vere, mi neniam demandis al mi kial mi skribas. Skribado estas parto de mia identeco. Ĝi estas la esprimo de mia personeco, kaj mi apenaŭ povas imagi vivi sen ĝi, same kiel mi ne povas imagi vivi sen unu el miaj membroj. Aliflanke, oni ofte demandis al mi la demandon, kaj plejofte mi levis la rigardon kun malfermita buŝo (do stulte) kaj ne sciis, kion respondi. Mi verŝajne eĉ ne komprenis, kio efektive estis demandata, sed fine la demando kondukis min al longa procezo de pripensado.

La demando pri kial ne estas simpla. Por alproksimiĝi al ĝi kaj finfine trovi ian konvinkan respondon, ŝajnas al mi konsilinde esplori la kielon kaj kialon de ŝlosilaj evoluoj en mia infanaĝo, kiuj iom post iom formis min tia, kia mi estas hodiaŭ.


Mendeblas ĉe la librejo BoD, ĉe Amazon kaj en ĉiu librejo.


La librokovrilon desegnis Klaus Ebner uzante grafikaĵon de Janet Gooch ĉe Pixabay ( www.pixabay.com) kaj aŭtoran portreton de Karl Grabherr sur la dorso ( www.grabherr-photography.com)>.